Spiritisma Revuo

Unua paĝo de la unua numero de la Revuo (1858)

Spiritisma Revuo - Ĵurnalo de Psikologiaj Studoj (france Revue Spirite - Journal d'Études Psychologiques) estas fondita la 1an de januaro 1858 en Parizo fare de Allan Kardec, kiu redaktis ĝin ĝis sia forpaso en la 31a de marto 1869. Allan Kardec mem eldonis ĝin je la propra risko, sen financa helpo kaj sen abonantoj.[1] Kiam li mortis, la aprila numero, tute redaktita de li, estis jam presota. Ekde de la maja numero respondecis pri la revuo pluraj personoj sub la redakta gvido de s-ro Armand Théodore Desliens[2]. En Brazilo aperis eldono de la numeroj, kiuj aperis sub la respondeco de Allan Kardec, krom tiuj, kiuj aperis post lia forpaso, ĝis decembro 1869. La tuto konsistas en dek du volumoj, kiuj enhavas po dek du numeroj. La revuo estis la unua spiritisma periodaĵo, kaj ĝi estas ankoraŭ eldonata. Nuntempe ĝi aperas ne nur en la franca, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.

  1. Laŭ la prezento de Nestor João Masotti (iama prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio) al la brazila eldono de la dek du unuaj jaroj de la Revuo (vidu la 1an volumon, 1858)
  2. Laŭ la prezento de la tradukinto de la brazila eldono de la dek du unuaj jaroj de la Revuo (vidu la 12an volumon, 1869)

Developed by StudentB